Pasul Ghimeş-Palanca (Pasejo de Djimeŝo, hungareGyimesi-szoros) estas montpasejo en Rumanio en Orientaj Karpatoj, kiu el Baseno de Ĉiko kondukas tra la valo de la rivero Trotuș al Moldavio je alto de 1006 m super marnivelo. Unu el la fervojlinioj, kiuj transiras la montojn, estas tie. En la pasejo, kiu estas proksimume 30 km. longa kaj kelkcent metrojn larĝa, kaj en la valoj de riveretoj kuŝas tri komunumoj en multaj vilaĝetoj: Lunca de Sus, Lunca de Jos kaj Ghimeş-Făget. La loĝdomoj situas en disŝutitaj grupoj. Ĝia loĝantaro plejparte estas hungare nomata "ĝimeŝaj ĉangoj". Ili vivtenas sin precipe per bestobredado kaj arbarproduktado pro manko de plugkampo. Ilia popolkulturo pro izoliteco estas pli arkaika kompare kun tiu de sikuloj en la Baseno de Ĉiko.
Babai Dániel, Molnár Ádám, Molnár Zsolt: "Ahogy gondozza, úgy veszi hasznát" (Tradicia ekologia scio kaj mastrumado en Gyimes), Magyr Nemzeti Vidéki Hálózat, 2014.