La Partido Verde Ecologista de México (Verda Ekologia Partio de Meksiko - PVEM) estas meksika partio. Ĉefa celo estas la mediprotektado.
Balotoj
La PVEM estis en la prezidentaj balotoj de la jaro 2006 kune kune la PRI kiel Alianco por Meksiko Ambau partioj kune atingis 22,26%. En la balotoj de la jaro 2009 (balotoj por federaciaj parlamentanoj) la PVEM gajnis entute 2.291.298 voĉojn, kiu egalas al 6,71 %.
Kritiko
En la lasta tempo oni forte kritikis la partion pro la strategia alianco kun la PRI kaj ĉar ĝi pledas por la reenkonduko de la mortpuno. Tio laŭ multaj meksikanoj estas tute oportunista kaj populista. La partio en tiu punkto ne atentas pri la Global Green Charter. Pro tio la Eŭropa Verda Partio ekde la 10a de februaro 2009 ne plu rekonas la PVEM, kiel parto de sia familio. Samtempe oni petis al la Mondaj Verduloj (Global Green) eksigon de la partio.
Eksteraj ligiloj