Paroĥaj marĉoj (ĉeĥe Farské bažiny) estas naturrezervejo registra numero 582, troviĝanta en distrikto Tachov, sudokcidente de municipo Lesná, PPR Bohemia arbaro. Tiu ĉi teritorio estis prklamita kiel naturrezervejo en la jaro 1997 fare de distrikta ofico Tachov. Areo faras proksimume 66,67 ha. La ĉefa kazo de la protekto estas torfejo de pluvmarĉa tipo, karakteriza pro sia diverseco de gresa, herba kaj arba etaĝo, kun devenaj kreskaĵoj de pino (Pinus uncinata subsp. uliginosa, resp. Pinus rotundata).[1][2]
Lokigo
Naturrezervejo Farské bažiny troviĝas en Regiono Plzeň, distrikto Tachov, k.t. Jedlina, proksimume 4 km sudokcidente de municipo Lesná, kun supermara alteco 725 - 748 metroj. La teritorio okupas areon proksimume 66,67 ha. [1]
Turismo
Sur la norda rando de la rezervejo troviĝas markita turisma vojo. La limon de teritorio poste borderas biciklovojo 2171, kondukanta el Rendezvous ĝis domaro Ostrůvek. Plua biciklovojo 2138 troviĝanta apud la sudorienta limo de loko Paroĥaj marĉoj kunigas domarojn Lesná kaj Rendezvous. En la jaro 2015 estis lokigita proksime de la limo de la naturrezervejo tabulo, kie turistoj interkonatiĝos kun interesaĵoj kaj reguloj de konduto en la rezervejo. La loko estas trankvila, fare de turistoj malŝarĝita.[1] [2]
Fotografioj
-
Tabulo de la naturrezervejo kun la nomo
-
Limoj de la rezervejo kun la tabulo markanta regionon de la naturrezervejo
-
Picearbaroj borderantaj zonon sen videbla gresa aŭ herba etaĝo
-
Videbla neĉeesto de arbeda etaĝo, miksita parto de arbaro
Referencoj