malkovro = monaĥejo de la Sankta Pakomio ĉe Hag-Ammadi
kiam = 1952'
epoko de la pairusoj = 2-a, 3-a, 4-a jarcentoj
lingvo = greka, kopta kaj koptaj dialiketoj
Konservitaj = la plejgranda parto ĉe la biblioteko Bodmer en Svislando (Cologny)
konservitaj = parte en Barcelono, Kolonjo, Oksfordo, Mississippi
vatikana biblioteko = konservas la papiruson 7575)
Papirusoj Bodmer estas kolekto de papirusoj malkovritaj en Egiptio en 1952 kiuj ricevis sian nomon el iliaj aĉentinto, Martin Bodmer. Nun ili estas konservitaj ĉe la Biblioteko Bodmera de Cologny, en Svislando, escepte de papirrso Bodmer XIV-XV (75), vendita per “signifa” cifero al usona Frank Hanna III al kiu estis permesite ĝin donace lokigi en la Vatikana Biblioteko .
Historio kaj enhavoj de la papirusa kolekto Bodmera
La pairusoj Bodmer estis “elfositaj” en 1952 en Pabau, najbare de Dishna, en Egiptio, en la sidejo de la monaĥoj de Sankta Pakomio; la situo de la malkovro troviĝas najbare de Nag Hammadi, kie jam estis trovitaj la samnomaj kodeksoj.
La minuskriptoj estis sekrete zorgitaj, de ciprano Phokio Tano el Kairo, kaj sekve sekrete transportitaj al Svislando, [1], kie ili estis akiritaj de Martin Bodmer (1899-1971), kiuj ilin konservigis, katalogitaj, en la Bodmera Biblioteko de Cologny. Iujn el tiu papirusoj, havantajn la saman originon, ne sukcesis akiri Martin Bodmer ĉar jam akiritajn de Alfred Chester Beatty kaj nun apartigite konservitajn ĉe la Oksfordo, Mississippi, Kolonjo (Germanio) kaj Barcelono, sed por faciligi la informon nun ili estas ĉiuj nomataj “papirusoj “Bodmer”.[2]
La papirusoj estis publikigitaj ekde 1954, provizitaj per notoj, enkonduko kaj franca versio. Ne temas pri tekstoj nur gnostikaj, kiel en la kazo de la Kodeksoj de Nag Hammadi, sed ili entenas ankaŭ verkojn ortodoksajn kaj paganajn literaturaĵojn; la fragmentoj rekondukeblas al la sumo de tridekkvin entute,[3] skribitaj koptlingve kaj greklingve.[4]
La plej granda parto de tiu papirusoj prezentiĝas laŭforme de kodekso, iuj laŭforme de papirusrulaĵo; tri estas pergamenaj.
Inter tiuj papirusoj aperas la libroj V kaj VI de Iliado de Homero; tri komedioj de Menandro, nome Dyskolos (P4), La virino de Samo kaj Aspis, kaj peco de Evangelioj. La 66 entenas eron de la Evangelio laŭ Johano (1,1-6,11, 6,35b-14,26), kaj en kvardek fragmentoj erojn de Johano 14-21. Tiu lasta, tipe “aleksandria, kune kun fragmento dirita , reiras al la komenciĝo de la 3-a jarcento, estas la plej antikva atesto pri la evangelia verko de Johano (ĝi forlasas, tamen, la akvomoviĝon de 5,3b-4, kaj la rakonton pri la adultulino (7,53-8,11). En la 72 aperas la plej antikvaj konataj kopioj de la leteroj: de Judaso, de la 1-a de Petro kaj de 2-a de Petro. La Papiruso 75 (P75) estas mutila kodekso entenanta la plej grandan parton de la Evangelio laŭ Luko kaj de la Evangelio laŭ Johano.[5]
Troviĝas ankaŭ kristanaj tekstoj entonte deklaritaj apokrifaj, kiel la Evangelio laŭ Jakobo (Papiruso Bodmer V). Troviĝas ankaŭ iu leksikono greka-latina de iuj Epistoloj de Sankta Paŭlo, fragmentoj de iuj leteroj de Melitono el Sardeso. Inter aliaj verkoj elstaras la kristana “Vizio de Doroteo”, filo de “Kvinto la Poeto” (eble temas pri la pagana poero Kvinto Smirneo, kompilita per arkaikemaj homeraj hekzametroj, kiu konstituas la plej antikvan kristanan poemon en hekzametroj.
La fakto ke en la kolekto aperas ankaŭ neliteratura materialo, kiel kolekteto de leteroj de la abatoj de la monaĥejo de Sankta Pakomio, fortigas la eblecon ke la materialo estus tuta heredaĵo de la vivo de la monaĥa komunumo.[6]
↑A.H.M. Kessels e P.W. Van Der Horst, "The Vision of Dorotheus (Pap. Bodmer 29): Edited with Introduction, Translation and Notes", Vigiliae Christianae41.4 (decembro 1987), p 313
↑ La komparo inter tiuj du “Johanaj” kaj kun tiu de la kolekto de Papirusoj Chester Beatty, reiranta al la 3-a jarcento, igis Floyd V. Filson asertanta ke “komparo de tiuj tri, kiuj havis sian originon en Egiptio, montras ke en Egiptio de la 3-a jarcento mankis unuforma teksto de la Evangelioj. Filson 1962: 52.