La Papiro aŭ Papiruso Edwin Smith estas antikvegipta medicina teksto, nomita laŭ la komercisto kiu aĉetis ĝin en 1862, kaj la plej antikva konata kirurgia traktaĵo[2] pri traŭmato. Tiu dokumento, kiu povis esti manlibro de militista kirurgio, priskribas 48 okazojn de vundoj, frakturoj, dislokigoj kaj tumoroj.[3] Ĝi datas el la 16a–17a dinastioj de la Dua Meza Periodo de Antikva Egipto, ĉirkaŭ 1600 a.K.[4] La papiruso Edwin Smith estas unika inter la kvar ĉefaj medicinaj ekzistantaj papirusoj[5]
kiuj ankoraŭ survivas nuntempe. Dum aliaj papiroj, kiaj la Papiruso Ebers kaj la Londona Medicina Papiruso, estas medicinaj tekstoj bazitaj sur magio, la Papiruso Edwin Smith prezentas racian kaj sciencan alproksimiĝon al medicino en antikva Egipto,[6] en kiu medicino kaj magio ne konfliktas. Magio estus hegemonia kiam la okazoj de malsanoj estas mistera, kiel ĉe internaj malsanoj.[7]
↑ Martin, Andrew J. (2005-07-27). "Academy Papyrus to be Exhibited at the Metropolitan Museum of Art" (Press release). The New York Academy of Medicine. Arkivita el la originalo la 27an de Novembro, 2010. Alirita la 3an de Novembro 2018.
↑Wilkins, Robert H.. [First published 1965] (1992) Neurosurgical Classics, 2‑a eldono, Park Ridge, Illinois: American Association of Neurological Surgeons. ISBN 978-1-879284-09-8.
↑Lawrence, Christopher. (2008) “Surgery”, Biomedicine And Health: Surgery, In Context 1. Detroit: Gale. ISBN 978-1-4144-0299-4.