La Palaco de Scienco kaj Teknologio (koree 과학기술전당) aŭ Sci-Tech Complex estas esplora kaj studa centro, kiu estis konstruita en 2015 en Ssuk Insuleto, Pjongjango, Nord-Koreio.
La instituto ne nur servas por esplorado kaj disvolviĝo, sed ankaŭ trejnado de scienc-teknologio. La eksteraĵo de la ĉef-konstruaĵo similas al atomo. La areo de la domego estas 106 600 m².