La Palaco de Hasbach estas iama posedaĵo de Ewald Hasbach, bjalistoka fabrikisto translokiĝinta el Lodzo. Apud sia fabriko en kvartalo Dojlidy en la jaroj 1905-1907 li decidis konstrui novrenesancan palacon en la miksita franca-nederlanda kaj toskana stilo. Ĝi anstataŭis iaman malpli grandan vilaon. En 1944 la germanoj forlasante Bjalistokon bruligis la fabrikon. La palaco de Hasbach restis netuŝita kun originalaj stovoj kaj kaheloj.
Hodiaŭ la palaco estas sidejo de la Regiona Servo por Protekti Monumentojn.