La hungaraj magnatoj konstruis palacon inter 1893 kaj 1895 por esti pli nova babilejo. La komenca nomo estis Park Club. Apude en la granda ĝardeno estis konstruitaj diversaj aliaj domoj, ankaŭ tenisejo, pafejo, eĉ lago por boatadi. La servistoj loĝis en aparta konstruaĵo. Post la 2-a mondmilito la nova posedanto estis la hungara armeo, kiu profitis (ankaŭ nun profitas) ĝin kultura centro kun oftaj koncertoj kaj teatraĵoj. En 1948 kaj 1965 plenaj renovigoj okazis.
Konstruaĵo
La ĉefa konstruaĵo estas unuetaĝa ornamriĉa novbaroka palaco. Interne dekomence funkcias larĝaj ĉambregoj por babiladi, manĝi, drinki, ludi.