ArkitektoMiklós Ybl konstruis la palacon inter 1867 kaj 1869, poste en la palaco trovis lokon oficejoj pri Ĉenponto, krome famuloj, ekzemple Ferenc Reitter. La ŝtato aĉetis ĝin en 1870, poste diversaj ŝtataj oficejoj funkciis tie ĉi. En 1920 bierejo kaj kafejo ekfunkciis en la teretaĝo. Inter 1935 kaj 1990 juĝejo funkciis en la plena palaco. En 2008 la konstruaĵo plene renoviĝis, poste restis malplena. Intertempe la placo iĝis trafika nodo, la bruo estas granda, neniu ŝatas loĝi aŭ labori en tiu cirkonstancoj. Ŝajnas, banko profitos la palacon ekde 2015.
La konstruaĵo
La duetaĝa konstruaĵo kun keloj havas 3 fasadojn (laŭ Danubo, placo kaj ĉefvojo), la kvara flanko ligiĝas al loĝdomoj. Meze interna korto troviĝas. La ĉefenirejo funkcias laŭ la ĉefvojo.