Laŭ PIVpako estas Aro da objektoj, kunligitaj aŭ kunaranĝitaj por esti protektataj aŭ pli facile transporteblaj.[1] Paki estas Kunaranĝi plej malvaste iajn objektojn, aŭ ilin ligante per ŝnuro, aŭ envolvante en paperon aŭ ŝtofon, aŭ enŝovante en sakon, aŭ enpremante en kofron aŭ valizon, aŭ ordigante en keston. Pakado estas la ago de tiu, kiu pakas. Kaj pakaĵo estas la tuto de la pakoj, kiujn oni portas kun si ĉe vojaĝo aŭ kiujn oni ekspedas per publika transportilo. Skatoloj estas utilaj por pakaĵoj.
La pakaĵo estas ujo aŭ volvaĵo kiu enhavas produktojn portempe aŭ provizore ĉefe por grupigi unuaĵojn de objekto aŭ produkto pensita por ties manipulado, sendado, transporto kaj stokado. Aliaj utiloj kaj funkcioj de la stokado estas la jenaj: protekto de la enhavo, faciligo de la manipulado, informado pri ties kondiĉoj por manipulado, juraj postuloj, kompono, ingrediencoj, ricevonto, sendinto ktp. Ene de la komerca instalaĵo (vendejo), la pakaĵo povas helpi vendi la varon pere de la grafikaj kaj struktura desegno kaj montro.