PSV Eindhoven (oficiale Eindhovense Voetbal Vereniging Philips' Sport Vereniging) estas nederlandafutbala klubo, kun sidejo en la urbo Eindhoven. Kune kun la kluboj AFC Ajax kaj Feyenoord Rotterdam ĝi estas unu el la tri gvidaj futbalaj kluboj en Nederlando. Krome la vira futbalteamo de la klubo estas inter la malmultaj teamoj reprezentataj en la ligo "Superleague Formula".