Péter Huzella akiris arkitektan diplomon en konstruteknika altlernejo en Budapeŝto en 1973, poste li laboris 2 jarojn en arkitekta entrepreno. En 1974 li edziĝis, 3 gefiloj naskiĝis inter 1975-1983. Tamen li forte ligiĝis al la muziko, inter 1975 kaj 1995 li apartenis al Kaláka (muzikgrupo), ili prezentis ofte kantojn por hungaraj poetoj. Depost la Kaláka-erao li estas solisto, ofte en teatroj kaj televizioj. Lia televizia serio kun ducent epizodoj estis "Zenegér" por geinfanoj. Li ankaŭ instruas en privata muziklernejo. Li ricevis premiojn ekde 1989, en 2000 kiel membro de Kaláka premion Kossuth.