Ormosbánya [ormoŝbAnja] estas vilaĝo en Hungario , en regiono Norda Hungario , en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén , en Distrikto Kazincbarcika . Pli frue la loknomo estis Ormospuszta , poste pro la minado la nomo ŝanĝiĝis al bánya, kiu signifas: minejo .
Loĝdomo de ministoj
Situo
Ormosbánya situas en valo de rojo , laŭ traira flankovojo , laŭ fervojo Kazincbarcika-Rudabánya . La vilaĝo kontaktiĝas kun Izsófalva . Rudabánya troviĝas 4, Kazincbarcika 12, Miskolc 30 km-ojn.
Historio
Pli frue keltoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1275 en formo "Vrmus" . En 1408 abatejo fondiĝis. En 1564 la turkoj okupis la vilaĝon, la loĝantaro rifuĝis. Inter 1887 -1984 oni minadis karbojn . En 1912 la fervojo ekfunkciis. Ormosbánya longe apartenis al Izsófalva, fine en 1993 memstariĝis kaj municipo formiĝis. Vilaĝservoj estas infanĝardeno , lernejo , biblioteko , kulturdomo , poŝto , kuracejo.
Vidindaĵoj
Famuloj
En Ormosbánya naskiĝis:
Fontoj
hungara kaj germana Vikipedioj
Földrajzi Világatlasz, Budapest, 1992
www.gyaloglo.hu
www.ormosbanya.hu