Orienta distrikto (Francio)
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon , ĉar la listo estas laŭ la stato de 2009, kvankam jam pasis balotoj de 2014 kaj 2019, kaj baldaŭ estos pasintaj la balotoj de 2024, kaj ĝi havas inflacie tro da eterne ruĝaj ligiloj: se ligilo de antaŭ 15 jaroj ne bluiĝis ĝis nun, ĝi probable neniam ajn bluiĝos, kaj devos esti permane ŝanĝata al simpla teksto.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie . Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon.
Francaj distriktoj por eŭropaj balotoj
La orienta distrikto (france "circonscription Est") estas franca balota distrikto uzata en ĉiuj kvin jaroj ekde 2004 por la eŭropaj balotoj por elekti per universala rekta baloto, naŭ[ 1] (dek en 2004) de la sepdek du eŭrodeputitoj atribuitaj al Francio , per la traktato de Nico , inter la 736 membroj de la eŭropa Parlamento . Kreita en 2003 [ 2] , kiel la sep aliaj similaj grandaj distriktoj , ĝi arigas balotantojn de regionoj Alsace , Bourgogne , Champagne-Ardenne , Lorraine kaj Franche-Comté en unu sola balotantaro , kiu enhavis, en 2009 , 5 853 717 enskribitojn[ 1] .
Eŭropaj balotoj de 2009
En 2009, Francio rajtis nur je 72 eŭrodeputitoj, la orienta distrikto elektis naŭ.
19 listoj estis deponitaj, jen la rezultoj por ili :
Nombro
% Registritoj
% Balotintoj
Registritoj
5 854 557
100,00
Sindetenoj
3 565 336
60,90
Balotintoj
2 289 221
39,10
Blankaj aŭ nulaj
114 320
1,95
4,99
Esprimitaj
2 174 901
37,15
95,01
Listo kondukita de
Partio
Voĉoj
% esprimitaj
Seĝoj
Joseph Daul
Prezidenta majoritato
635 016
29,20
4
Catherine Trautmann
Socialisma Partio (PS)
374 971
17,24
2
Sandrine Bélier
Eŭropo Ekologio
310 620
14,28
1
Jean-François Kahn
Demokrata Movado (MoDem)
205 256
9,44
1
Bruno Gollnisch
Nacia Fronto (FN)
164 672
7,57
1
Yvan Zimmermann
Nova Partio Kontraŭkapitalisma (NPA)
122 767
5,64
0
Antoine Waechter
Sendependa Ekologiisma Alianco
92 613
4,26
0
Christophe Beaudouin
Libertas
89 127
4,10
0
Hélène Franco
Maldekstra Fronto (FG)
84 632
3,89
0
Jean-Pierre Gérard
Ekstaru La Respubliko
50 698
2,33
0
Claire Rocher
Laborista Lukto (LO)
31 848
1,46
0
Christian Braga
Liberala Alternativo
5 721
0,26
0
Fabien Tschudy
Eŭropo Demokratio Esperanto (EDE)
4 325
0,20
0
Catherine Bahl
Eŭropo Malkresko
941
0,04
0
Sandrine Pico
Reĝisma Alianco
749
0,03
0
Thomas Cuerq
Kuniĝo por Civitana Iniciato
358
0,02
0
François Guérin
Newropeans
307
0,01
0
Antonio Sanchez
Komunistoj
198
0,01
0
Marie-Laurence Chanut
Humanisma Partio
82
0,00
0
Elektitoj
Referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj