OpenID estas malcentrigita ensalut-teknologio. Por retejoj, kiuj ĝin subtenas, OpenID-uzantoj ne devas memorfiksi apartajn salutnomon kaj pasvorton. Uzanto povas unufoje registriĝi ĉe tiel nomata identec-servilo kaj ricevi unikan nomon (URI) kiun poste eblas uzi ĉe diversaj retejoj sen plia registrado.