OOJAMA Tokiŭo aŭ Ooyama Tokio (japane: 大山時雄, esperanto E. T. Montego; naskiĝis la 25-an de februaro 1898 en Korijama, Fukuŝima, mortis en 1946), estis japana esperantisto kaj taksioposedanto. Li estis ĉefkomitatano de Korea Esperanto-Instituto[1]. En 1925 li eldonis gazeton La Orienta Lumo. Li estis ĉefa, laborema aganto en Koreio.
Referencoj
- ↑ Takasaki, Sōji. (2005) “Ooyama Tokio : Zassi 'Chosen-Jiho' no Hakkosha [Oyama Tokuo : Issuer of the magazine 'Joseon Dialogue'”, 36-nin no Nihonjin Kankoku/Chosen eno Manazashi (japane). Akashi Shoten, p. 136–141. ISBN 4750320536. OCLC 169945403.