Per la termino Okcidentaj Alpoj oni komprenas parton de la montaro nomita Alpoj. Rezulte de la diversaj klasigoj de la alpa sistemo, la nomigo Okcidentaj Alpoj havis diversajn signifojn.
Tradicia koncepto
En 1926, post la 9a Itala Geografia Kongreso de 1924, oni adoptis la Partigon de la Alpoj, kiuj antaŭvidis la subdividon de la alpa sistemo en Okcidentaj Alpoj, Centraj Alpoj kaj Orientaj Alpoj. En tiu tradicia partigo, la Okcidentaj Alpoj etendus el la golfo de Ĝenovo ĝis la Sempionopasejo aŭ, pli precize, inter Colle di Cadibona kaj Col Ferret. La plej alta montopinto estas la Mont Blanc (4.810 m).
Aktuala divido: SOIUSA
La Subdivido Orografia Internacia Unuigita de la Sistemo Alpa (SOIUSA), prezentata en 2005, superis la tripartigon de la Alpoj de 1926. Tiu subdivido antaŭvidis la subdividon de la Alpoj en du: nome Okcidentaj Alpoj kaj Orientaj Alpoj, separataj per la linio Rejno - Splugopasejo - Lago de Como - Lago de Lecco.
La Okcidentaj Alpoj subdividiĝas siavice en du grandaj sektoroj: nome Sudokcidentaj Alpoj kaj Nordorientaj Alpoj.
Amplekso
La orientaj Alpoj konsistas el la tutaj alpaj partoj de Francujo kaj Monako, la plej granda parto de Svislando, kaj relative granda parto de Italujo ili entute estas rimarkebla pli altaj ol la Orientaj Alpoj. La plej granda monto de la Alpoj, la (Blanka Monto) situas en tiu parto de la Alpoj kaj sur franca teritorio. La pinto de la Blanka monto situas ne tre fore de la itala landlimo. Ĝia masivo etendiĝas ĝis Svislando. La masivoj de (Dufourspitze, la plej alta monto de Svislando kaj la Matterhorn situas ne malproksime de la ítala landlimo. Ambaŭ kaj multaj aliaj montoj pli ol 4000 m troviĝas en la montara grupo de la Valezaj Alpoj.
Montaraj grupoj
Tiu ĉi divido sekvas al la surfaca strukturo (orografie) kaj ne geologiaj, politikaj kaj turistaj ecoj.