Okcidenta Valourbo situas sur montaro en meza parto de Usono, en nordokcidenta parto de Utaho kaj en meza parto de la kantono. Sallagurbo troviĝas 11 km.
Historio
La plej fruaj konataj loĝantoj de Okcidenta Valourbo estis indianaj triboj. En 1847 eŭropanoj alvenis kaj invadis tiun areon. Post 2 jaroj ankaŭ Lasttagaj sanktuloj alvenis. Irigaciaj sistemoj kaj agrikulturo estis evoluigitaj en la areo ekde 1881, dume 4 proksimaj vilaĝoj formiĝis. Ili unuiĝis en 1980 por iĝi grandurbo. En 2002 tie okazis la Vintraj Olimpikoj pri glacihokeo. Ekde 2011 oni konstruis urbocentron, kiu ĝis tiam mankis en la urbego.
Trafiko
Loĝantoj de Okcidenta Valourbo uzas internacian flughavenon de Sallagurbo. En la urbego stacidomo funkcias. Estas bona voja kontakto kun Sallagurbo.
Klimato
En Okcidenta Valourbo la averaĝa temperaturo estas en januaro estas -2 °C, la averaĝa temperaturo estas en julio estas 26 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 411 mm.