Ocosingo estas unu el la 118 komunumoj de la meksika subŝtato Chiapas, kiu estas la subŝtato kiu situas plej sude. La ĉefurbo de la komunumo same nomiĝas Ocosingo. En la navatla lingvo Ocosingo signifas "Loko de la nigra sinjoro". La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 07059. Ĝi estas la plej granda komunumo de Chiapas.
Geografio
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 170280 loĝantojn. Tiel nur du aliaj komunumoj de Chiapas havas pli da loĝantoj. El tiuj estis 85082 viroj kaj 85198 virinoj. La komunumo havas surfacon de 8617 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 900 metroj super la marnivelo.
Sociogeografio
En la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 57823 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 38350 scipovis legi kaj skribi kaj 19402 personoj estis analfabetoj. Do 66% de la personoj scipovis legi kaj skribi kaj 34% estis analfabetoj.
146696 personoj en la jaro 2000 aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj 72993 personoj estis indiĝenoj. Tio signifas ke 49.76% de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Turismo
Relative proksime estas arkeologie interesaj lokoj de la majaoj, kiel Bonampak kaj Toniná.
Eksteraj ligiloj
- Ocosingo[rompita ligilo] en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)