Občina Laško estas unu el 212 municipoj en Slovenio. Ĝi situas en la Regiono Savinj. La municipo konsistas el 85 komunumoj kovrante areon de 197,5 km². Komence de 2018 tie loĝis 13081 homoj. Administra centro de la municipo estas la urbo Laško.
Loko, priskribo
La rivero Savinja trairas la municipon de nordo al sudo. Paralele al ĉi tiu rivero, estas la ĉefa ŝoseo n-ro 5 de Celje, la ĉefurbo de la regiono, al Krško. Ankaŭ ekzistas fervoja linio en la sama direkto.
La alteco de la Savinja valo estas ĉirkaŭ 200-250 m. I leviĝas de la rivero okcidente sed ankaŭ oriente, ĝis preskaŭ 1000 m.