Oahu [o-A-hu] (havajeOʻahu) estas la tria plej granda insulo en la havaja insularo, kaj havas la plej grandan loĝantaron. Ĉirkau 870 000 personoj loĝas sur Oahu, pli ol la kuna loĝantaro de la aliaj ĉefaj insuloj. La ĉefurbo kaj plej granda urbo de la ŝtato, Honolulu, lokiĝas sur la sudorienta bordo. Pro tio la moknomo de Oahu estas The Gathering Place (La Kunvenejo).