o-kumarata acido
|
|
Plata kemia strukturo de la o-kumarata acido
|
|
Tridimensia kemia strukturo de la o-kumarata acido
|
Alternativa(j) nomo(j)
|
- o-hidrokso-cinamata acido
- 2-Hidrokso-fenil-propenata acido
|
Kemia formulo |
C9H8O3
|
CAS-numero-kodo |
614-60-8
|
ChemSpider kodo |
553146
|
PubChem-kodo |
637540
|
Fizikaj proprecoj
|
Aspekto |
flaveca pulvoro
|
Molmaso |
164.16 g·mol-1
|
Fandpunkto |
217 °C
|
Ekflama temperaturo |
178.5 °C[1]
|
Solvebleco |
Akvo:Solvebla g/L
|
Mortiga dozo (LD50) |
2850 mg/kg (buŝe)
|
Sekurecaj Indikoj
|
Riskoj |
R22 R36/37/38 [2]
|
Sekureco |
S26 S36
|
Pridanĝeraj indikoj
|
Danĝero
|
GHS etikedigo de kemiaĵoj[3]
|
GHS Damaĝo-piktogramo |
|
GHS Signalvorto |
Damaĝo
|
GHS Deklaroj pri damaĝoj |
H301, H315, H319, H335
|
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj |
P261, P264, P270, P271, P280, P301+310, P302+352, P304+340, P305+351+338, P312, P321, P330, P332+313, P337+313, P362, P403+233, P405, P501
|
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo (25 °C kaj 100 kPa)
|
o-Kumarata acido estas o-hidrokso-cinamata acido, natura organika kombinaĵo hidroksa derivaĵo el la cinamata acido. Ekzistas tri stereoizomeroj de la kumara acido, o-kumarata acido, m-kumarata acido kaj p-kumarata acido kiuj diferenciĝas per la pozicio de la hidroksilo en la fenila grupo.
Aliaj hidrokso-cinamataj acidoj estas la ferulata acido, kaj kafeata acido kiuj estas fenolaj komponaĵoj biologie sintezitaj per la fenil-propanoida vojo. La hidrokso-cinamataj acidoj servas kiel antaŭaĵoj por la sintezo de la lignino, flavonoidoj, antocianinoj, stilbenoj kaj aliaj fenolaj komponaĵoj.
La hidrokso-cinamataj acidoj ankaŭ trovatas kombinitaj kun diversaj komponaĵoj inklude de ĥinata acido, hidroksilataj acidoj kaj aminoj. La konjugaĵoj surbaze de hidrokso-cinamoilamino tiaj kiaj la tiraminoj kaj la fenetilaminoj estas konsiderataj potencaj deirpunktaĵoj en la disvolvo de antivirusaj kaj anti-kanceraj drogoj.
Literaturo
Vidu ankaŭ
Referencoj
[[Dosiero:Lua-eraro en package.lua, linio 80: module 'Modulo:Portalo/bildoj/k' not found.|40px|Ĝermo pri kemio |ligilo=]] |
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri kemio.
|