En antaŭromia tempo, la loĝloko estis nomita Neriomagus, kaj post la romia konkero antaŭ 2 000 jaroj ĝi estis nomita Aquae Nerii. La nomoj havas sian originon en la gaŭla loka dio Nerius kaj la kelta vorto magos = "kampo" aŭ "ebenaĵo". La romianoj kolektis ĉi tie la fontojn, konstruis termobanojn, akveduktojn, amfiteatron, templojn kaj vilaojn. Tiutempe, la urbo kovris areon de 200 hektaroj kaj havis nacian gravecon. Sankta Patroklo konvertis la regionon al kristanismo en la 6-a jarcento.
Ĉar la loĝloko ne estis okupita de la armeo de nazia Germanio en 1940, ĝi iĝis rifuĝejo por multaj rifuĝintoj, ĉefe judoj, ekzemple la familio de Saul Friedländer, tiam 8-jara knabo de germanlingva familio el Prago. En Néris-les-Bains, Saul Friedländer dum du jaroj estis lernejano de la komunuma lernejo.