Nyőgér [njOgEr] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Sárvár.
Situo
Nyőgér situas for de ĉefvojo kaj fervojo, laŭ la traira flankovojo Vasvár-Sárvár, proksime de dekstra bordo de Rába. Sárvár troviĝas 10, Vasvár kaj Celldömölk po 22, Szombathely 29 km-ojn.
Historio
La unua skriba mencio devenis el 1390 laŭ tiama hungara ortografio "Newger". La loĝantaro okupiĝas precipe pri vinkulturo. Vilaĝservoj estas municipa administracio kaj migra poŝto.
Vidindaĵoj
Vidindaĵo estas romkatolika preĝejo omaĝe al Princo Sankta Emeriko de Hungario.