En nuklea reaktoro, la moderigilo estas la materio, kiu malrapidigas la neŭtronojn, plifaciligante iliajn kaptojn fare de la fisieblaj atomkernoj por pluigi la nuklean ĉenan reakcion.
La plej uzataj elementoj estas:
Principo
Ju pli neŭtrono estas malrapida, des pli fisiebla kerno emas sorbi ĝin; pro du kialoj
- La probableco ke fisiebla kerno sorbus neŭtronon malkreskas kiam ties energio kreskas.
- Rapidaj neŭtronoj iras ĉefe rekte kaj rapide eliras el la reaktoro, male, malrapidaj neŭtronoj iras laŭ brown-a moviĝo, kaj restas pli longe en la reaktoro.
Kiam neŭtrono naskas el fisiita kerno, ĝia kineta energio estas ĉirkaŭ 2 MeV, oni malrapidigu ĝin ĝis energio komparebla kun tiu, de la
brown-a moviĝo (ĉ 0.025 eV). Tiam neŭtronoj estas dirataj malrapidaj neutronoj aŭ termikaj neŭtronoj.
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo.
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi ( menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon. |