La nuklea centralo Zwentendorf estas la unua el 6 planitaj nukleaj centraloj. La atomcentralo estis finkonstruita, sed neniam funkciigita, la 5 aliaj planitaj centraloj ne estis konstruita, ĉar post multaj protestoj de la popolo, al kiu partoprenis ankaŭ multaj virinoj, la tiama registaro devis lanĉi referendumon la 5-an de novembro1978. En la referendumo voĉdonis la plimulto de 50.47% el la balotintoj voĉdonis per NE, tio signifas kontraŭ nuklea centralo. Ekde 1978 Aŭstrio havas leĝon kiu malpermesas atomcentralojn por elektra produktado.