Nový Dvůr (Žihle)
Nový Dvůr estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Žihle, troviĝanta en distrikto Plzeň-nordo. Ĝi troviĝas proksimume 2,5 km nordokcidente de Žihle. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 20 loĝantoj. Nový Dvůr najbaras norde kun domaro Sklárna, oriente kun Žihle, sude kun Hluboká, sudokcidente kun Rabštejn nad Střelou kaj nordokcidente kun refreŝigeja domaro Poustky. La vilaĝo situas en naturparko Horní Střela. Nový Dvůr situas en katastra teritorio Nový Dvůr u Žihle kun areo 14,53 km². HistorioLa unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1642. LoĝantaroEvoluo de nombro de loĝantoj La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Naturaj rilatojLa katastra teritorio de Nový Dvůr u Žihle najbaras kun la katastraj teritorioj Balková kaj Tis u Blatna norde, Blatno nordoriente, Pastuchovice kaj Žihle oriente, Hluboká sude, Rabštejn nad Střelou kaj Jablonná okcidente. La katastra teritorio estas arbaroriĉa kaj tial ĝi estas abunde uzata por refreŝigado. Al Nový Dvůr apartenas ankaŭ lokoj en arbaroj Poustky kaj Sklárna, kie estis en la dua duono de la 20-a jarcento konstruitaj vico da refrereŝigejaj kabanoj. Estis ĉi tie konstruitaj ankaŭ du lernejoj en la naturo por infanoj el Most-regiono kaj Prago, kiuj estas uzataj ĝis hodiaŭ. En la arbaroj norde de Nový Dvůr troviĝas granitaj ŝtonegoj, el kiuj kelkaj estas tipo ŝancelŝtono. La plej konata estas Rokurbo proksime de vojo al Sklárna kaj grandaj granitaj ŝtonegoj Bába kaj Dědek proksime de Žihle. Memorindaĵoj
Pluaj fotoj
Information related to Nový Dvůr (Žihle) |