Nové Město na Moravě (germane Neustadt in Mähren) estas urbo de Ĉeĥio en regiono Vysočina kaj en distrikto Žďár nad Sázavou. Nové Město na Moravě situas en suda parto de Montetoj de Žďár. Vivas ĉi tie 9 904 loĝantoj (2024). La urbo havas ankaŭ 9 integriitajn vilaĝojn: Hlinné, Jiříkovice, Maršovice, Olešná, Petrovice, Pohledec, Rokytno, Slavkovice kaj Studnice[1]. Vintre ĝi estas ofte vizitata de turistoj, sed ne pro iuj tradiciaj festoj en urbo, sed pro starta punkto por skikurado en la regiono. Eblas ankaŭ skii: sur Harusův kopec estas telfero, unusola en regiono Vysočina[2].
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Žďár nad Sázavou, Radňovice, Věcov, Křídla, Bystřice nad Pernštejnem, Fryšava pod Žákovou horou, Hodíškov, Jámy, Nová Ves u Nového Města na Moravě, Obyčtov, Lísek, Kuklík, Řečice (distrikto Žďár nad Sázavou), Zubří, Zvole, Kadov (distrikto Žďár nad Sázavou), Lhotka kaj Vlachovice.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 5 871 |
---|
1880 | 5 860 |
---|
1890 | 5 746 |
---|
1900 | 5 655 |
---|
1910 | 5 761 |
---|
1921 | 5 466 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 5 348 |
---|
1950 | 6 021 |
---|
1961 | 6 194 |
---|
1970 | 8 196 |
---|
1980 | 9 730 |
---|
1991 | 10 426 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 10 471 |
---|
2014 | 10 180 |
---|
2016 | 10 120 |
---|
2017 | 10 110 |
---|
2018 | 10 063 |
---|
2019 | 10 098 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 10 049 |
---|
2021 | 9 488 |
---|
2022 | 9 829 |
---|
2023 | 9 919 |
---|
2024 | 9 904 |
---|
Partoj de urbo
Nové Město na Moravě estas kreata de la propra urbo kaj 9 vilaĝoj:
Ekde la 1-a de julio 1980 ĝis la 30-a de junio 1990 apartenis al la urbo ankaŭ Radňovice.
Transporto
Tra Nové Město na Moravě kondukas neelektrizita fervoja linio numero 251 de Tišnov al Žďár nad Sázavou.
Partneraj urboj
Nové Město na Moravě apartenas al societo de Novaj Urboj de Eŭropo.
Referencoj
Partoj de urbo Nové Město na Moravě (10) |
---|
|
|