La provinco Nord-Ĉungĉongo (koree en korea alfabeto 충청북도, en ĉina skribo 忠淸北道, laŭ sistemo McCune-ReischauerCh'ungch'ŏngbukto, laŭ la anglareviziita latinliterigo de la koreaChungcheongbuk‑do), mallongigata Ĉungbuk (buk indikas la adjektivon "norda"), estas unu el 9 provincoj de Sud-Koreio. Administra centro estas la urbo Ĉonĝuo. Laŭ la normo ISO 3166-2 la kodo de la provinco estas KR-43. La provinco kovras areon de 7433 kvadrataj kilometroj, kaj laŭ takso de la jaro 2011 en ĝi vivis 1 588 633 loĝantoj - tio rezultigas loĝdenson de po 213 homoj laŭ kvadrata kilometro.
La adjektivo "norda" estas iom misgvida, ĉar fakte pli temas pri la orienta parto de la historia provinco Ĉungĉongo aŭ nuna kultura regiono Hoseo.