Nonny de la Peña estas usona ĵurnalistino, entreprenistino, dokumenta filmistino kaj konata kiel la baptopatrino de la virtuala realeco by Forbes[1] ĉar ŝi estas unu el la plej influaj pioniroj en tiu medio kaj volas instigi homojn pli facile alpaŝi kreadon de filmetoj en VR helpe de krea platformo uzante la VR-apon Reach kiu kvazaŭ estas kombino de volumetra YouTube kaj volumetra iMovie[2]. Ŝiaj multaj dokumentaj filmoj kiel "Hunger in Los Angeles", "After Solitary", "Project Syria", "Use of Force" aŭ "Greenland melting" kiuj estas dokumentaj filmoj en virtuala realeco kaj helpis formi novan formon de ĵurnalismo konata kiel immersive journalism (merga ĵurnalismo), kiu estas speco de ĵurnalismo en kiu teknologioj de 3D kaj virtuala realeco kreas la efikon esti en la kerno de specifa loko, priskribita en novaĵoj, raportoj aŭ dokumentaj filmoj. Ĝi permesas al la spektantaro vidi kaj aŭdi ĉion el ĉeestanta perspektivo alirante virtualan version de la loko kie objektoj, homoj, sonoj kaj sentoj estas fidele rekreitaj kun la celo krei empatian engaĝiĝon ĉe la spekantaro. Tial ŝi ankaŭ estis enplektita en la VR-instalaĵo de Lena Herzog[2]: Last Whispers: An Immersive Oratorio[3]. Ŝi estas membro de la direktoraro de BAFTA virtuala realeco. Nonny de la Peña gajnis multajn premiojn.
Referencoj
Vidu ankaŭ
Virtuala realeco
3D spacoj
Eksteraj ligiloj
(en) Lena Herzog ĉe UNESKO: Enkonduko kaj prezentado de la LAST WHISPERS, VIMEO
(en) VR-platformo Reach, filmeto