La grupo No Name
No Name estas slovaka rokgrupo fondita en Košice la 26-an de aŭgusto 1996 de Viliam Gutray kaj la fratoj Timko – Igor , Roman kaj Ivan . Hodiaŭ, la grupo enhavas 6 membrojn.
La grupo atingis grandan popularecon post realigo de ĝia dua albumo Počkám si na zázrak (esperante : Mi atendos miraklon ) kun sukcesaj kantoj Ty a Tvoja sestra kaj Žily .
Diskografio
Jaro
Titolo
1998
No Name (esperante: Sen nomo )
2000
Počkám si na zázrak (esperante: Mi atendos miraklon )
2001
Oslávme si život (esperante: Ni festu la vivon )
2003
Slová do tmy (esperante: Vortoj al malhelo )
2005
Čím to je (esperante: Kial tio estas )
2008
V rovnováhe (esperante: En balanco )
Eksteraj ligiloj