La Nigrabrova albatroso(Thalassarche melanophris, alinome Diomedea melanophris) estas birdospecio el klaso birdoj(Aves), ordo Procelarioformaj(Procellariiformes), familio Diomedeedoj(Diomedeidae) de albatrosoj, nome grandaj marbirdoj. Ĝi estas la plej disvastigata kaj komuna membro de sia familio.
Taksonomio
Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[1], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2]
Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[3]
En 1998, Robertson & Nunn publikigis sian opinion ke la Kampbela albatroso, Thalassarche melanophrys, estu disigata el tiu specio.[4] Dum postaj jaroj aliaj fakuloj interkonsentis kiaj BirdLife International en 2000,[5] and Brooke in 2004.[6]James Clements ne akceptis la disigon,[7] nek la ACAP, kaj la SACC agnoskas neceson de tia propono.[8]
La nomo Thalassarche derivas el la grekaj vortoj thalassa” kaj “arche aŭ arĥe, kiuj signifas respektive maro kaj ĉefo aŭ “plej grava”, do plej gravaj en la maro. La origino de la porspecia nomo melanophrys estas komponaĵo de du radikoj el la Antikva greka nome melas aŭ melanos, signife "nigra", kaj ofris, signife "brovo", alude al la malhela plumareo ĉirkaŭ la okuloj.[10]
Aspekto
La Nigrabrova albatroso estas mezgranda albatroso kiu longas 80-95 cm, la flugila enverguro estas 2-2,4 metroj kaj pezas averaĝe 2.9 al 4.7 kilogramojn.[4] Ambaŭ seksoj havas same malhelgrizan dorson kaj grizan voston; la supra parto de la flugilo estas grizbruna kontraste kun la blankaj pugo kaj subaj partoj; la subflugiloj havas malhelan al nigrecan larĝan, neregulan randon. Pliaj partoj de la korpo estas blankaj. Super okulo de la plenkreska birdo troviĝas malhela plumostrio, nome brovo kiu nomigas la specion kaj en la komuna nomo kaj en la latinascienca nomo. Ĝia beko estas longa, flavoranĝeca kun hoka, rozkolora al ruĝecoranĝa kaj pli malhela fino. Sur ĝi estas etaj naztruoj, kiujn ĝi uzas por sekreciado de la stomaka oleo kaj la troa salo.
Junuloj havas malhelajn kornokolorajn bekojn kun malhelaj pintoj, kaj grizajn kapojn kaj kolojn. Ili havas ankaŭ malhelajn subflugilojn. La karakteroj kiuj distingas ĝin el aliaj talasarkoj (escepte pro la proksime rilata Kampbela albatroso) estas la malhela okulstrio kiu havigas ties nomojn, larĝa nigra bordo de blankaj subflugiloj, blanka kapo kaj oranĝeca beko, pinte pli malheloranĝeca. La Kampbela albatroso estas tre simila sed kun pala okulo. Nematuruloj estas similaj al la Grizkapa albatroso sed tiu lasta havas tute malhelan bekon kaj pli komplete malhelajn kapomarkojn.
Vivejo
For de la reprodukta sezono, la albatrosoj plenumas sian tempon sur la sudaj maroj. Ili nestas sur insuloj, kie ili ne havas naturajn malamikojn tiel sur Falklandoj, Kergelenoj kaj Suda Georgio. Ĝi vivas ĝenerale sola, sed kovas en kolonioj.
La Nigrabrova albatroso nutras sin per sepioj kaj fiŝoj.
Reproduktado
Ĝi atingas la seksan maturecon en aĝo de 4-7 jaroj, poste ili reproduktiĝas ĉiun duan jaron. La albatrosa paro pretigas neston el sabla kaj ŝlima grundo sur altaĵon, de kie ĝi povas bone rigardi je la maro. La inbirdo demetas nur unu ovon, kiu estas blanka kun ruĝbrunaj makuloj. La kovado daŭras ĉ. 2 monatojn, post kiam la ido restas en la nesto ankoraŭ 9 monatojn.