Nicola Saggio (naskiĝinta kiel Giovanni Battista Clemente Saggio la 6-an de januaro 1650 en Longobardi, mortinta la 3-an de februaro 1709 en Romo) estis itala katolika frato de la Ordeno de la Minimuloj.[1]
Biografio
Li naskiĝis en 1650 en Longobardi, malgranda urbo borde de la Tirena maro, unua de kvin fratoj, estis sekvita de Antonio kaj Domenica (ĝemeloj), Muzio kaj Nicola. Liaj gepatroj Fulvio kaj Aurelia estis tre malriĉaj kaj pro tio li ne povis fari studadon, sed nur laboron en la kampoj por helpi la familion.
Li ĉeestis en la preĝejo de la Minimuloj de Longobardi kaj tie pasigis tutajn tagojn en preĝado. Post dudek jaroj, malgraŭ la opozicio de la gepatroj li eniris en la Ordenon kaj li alprenis la nomon Nicola.
Li efektivigis sian servadon kiel predikisto kaj katekisto en Longobardi, San Marco Argentano, Montalto, Cosenza, Spezzano della Sila, Paterno kaj Romo.
Li mortis en Romo en 1709.[2]
Pio la 6-a prezidis la riton de beatigo la 17-an de septembro 1786 en la Vatikana Baziliko. La supozita miraklo por la kanonizo rilatis al masonisto de Longobardi kiu falis el skafaldo sen vundo.
Li estis kanonizita, do sanktigita, en Romo fare de Papo Francisko la 23-an de novembro 2014.[3]
Bildoj
-
La
baptujo kie Nicola Saggio baptiĝis
Referencoj kaj notoj
- ↑ Santi e Beati
- ↑ P. A. Bellantonio, Nicola Saggio. Più in alto delle aquile, Postulazione generale dei Minimi, 1986
- ↑ Anonco dum la konsistorio de 12-a de junio 2014