Neustift bei Schlaining

Neustift bei Schlaining

Neustift bei Schlaining, hungare Szalónakújtelek [salOnakUjtelek] estas ne memstara, malgranda vilaĝeto en Aŭstrio, en federacia lando Burgenlando, en distrikto de Oberwart, en municipo de Mariasdorf.

Bazaj informoj

Situo

Neustift bei Schlaining situas de Oberwart je 8, de Mariasdorf je 2 km-oj.

Historio

La unua mencio okazis en 1388 en formo "Hoffh". En 1532 la turkoj detruis ĝin. En 1910 vivis en Szalónakújtelek 166 homoj (plejparte aŭstroj). Ĝis 1921 la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Felsőőr, poste al Aŭstrio, inter 1938-1945 al nazia Germanio. Neustift bei Schlaining aliĝis al Mariasdorf en 1971.