Neonsignaloj aŭ Neonlampoj estas farataj uzante elektrajn, lumigajn tubolampojn kiuj enhavas rarigitan Neonon aŭ aliajn gasojn. Ili estas plej komuna uzataj por neonlumo, kio estis unuafoje demonstrita en moderna formo decembre de 1910 fare de Georges Claude ĉe la ekspozicio Mondial de l'automobile de Paris.[1] Ili estas uzataj tutmonde, kaj estis tre popularaj en Usono el ĉirkaŭ 1920 al 1960. Ĉefe la instalaĵoj de Times Square estis famaj, kaj estis preskaŭ 2000 malgrandaj vendejoj produktantaj neonlampojn ĉirkaŭ 1940.[2][3] Aldone al signaloj, neonlampoj estas nune uzataj ofte de artistoj kaj arkitektoj,[2][4][5] kaj (laŭ modifita formo) en plasmaj paneloj kaj televidoj.[6][7] La signalara industrio malpliiĝis en la pasintaj kelkaj jardekoj, kaj la urboj nune prizorgas konservadon kaj restaŭradon de siaj antikvaj neonlampoj.
↑Bright, Jr., Arthur A.. (1949) The Electric-Lamp Industry. MacMillan. Paĝoj 221-223 priskribas tubojn Moore. Paĝoj 369-374 priskribas neonajn tubolampojn. Paĝo 385 studas la kontribuojn de Risler al la fluoraj aparatoj en la 1920-aj jaroj. Paĝoj 388-391 studas la disvolviĝon de la komerca fluoraĵo ĉe General Electric en la 1930-aj jaroj.