Animacio de MRI-skanado de homa cerbo
Desegno de ĉeloj en la cerebelo de koko fare de S. Ramón y Cajal , about 1905
Neŭroscienco aŭ nervscienco estas scienca fako pri la nerva sistemo . Tradicie, neŭroscienco estas vidata kiel subfako de biologio . Krome, ĝi estas nun interdisciplineca scienco, kiu rilatas psikologion , komputadon , matematikon , fizikon , filozofion kaj medicinon . Tiel, la nerva sistemo nuntempe estas esplorita je multaj niveloj, kiel la molekula , la disvolviĝa , la struktura , la funkcia , la evoluisma , la komputada kaj la medicina . La metodoj uzataj de neŭrosciencistoj ankaŭ diversiĝis kaj etendas de biofizika kaj molekula esploradoj pri unuopaj nervoĉeloj ĝis esploradoj uzantaj cerbobildadon dum subjekto faras kondutaj taskoj. Freŝaj progresoj en neŭroscienco okazas pro esploradoj uzantaj nervoretojn .
Nervobiologio aŭ neŭrobiologio estas la scienco kiu studas la ĉelojn de la nerva sistemo kaj la organizadon de tiuj ĉeloj ene de funkciaj cirkvitoj kiuj procezas la informadon kaj peras en la konduto. Estas subfako kaj de la biologio kaj de la neŭroscienco.
Pro la grandiĝo de la kvanto de neŭrosciencistoj, pluraj organizaĵoj ekestis. Ekzemple, la International Brain Research Organization fondiĝis en 1960,[ 1] la European Brain and Behaviour Society en 1968,[ 2] kaj la Society for Neuroscience en 1969.[ 3]
Specifa vortprovizo
Termino
Teoria fako
Aplikata fako
Ĉefa termino
asimilinta
neŭrologio , neŭrobiologio
neŭrologio (medicino)
esperantigita
neŭroscienco
neŭromedicino
pura esperanta
nervoscienco
nervmedicino
Profesiulo
(formala)
asimilinta
neŭrologo (sciencisto)
neŭrologo (medicinisto)
esperantiginta
neŭrosciencisto
neŭromedicinisto
pura esperanta
nervosciencisto
nervmedicinisto
Profesiulo (neformala)
–
–
En Esperanto
Kuriero de UNESKO dediĉis sian numeron de Januaro-Marto 2022 al la temo "Ĉu ni timu Neŭrosciencon?".[ 4] La enhavtabelo estas jena:
Protekti nian cerban potencon kontraŭ ŝtelo, Hervé Chneiweiss
Kaperi la cerbon: Pli da fantazio ol realo, Douglas Fields
“Ni devas agi antaŭ ol estos tro malfrue”, Intervjuo kun Rafael Yuste
Ĉilio: Pioniro pri protektado de “neŭrorajtoj“, Lorena Guzmán H.
Afrika neŭroscienco: Senespere serĉanta diversecon, Mahmoud Bukar Maina
Krimeco: Ĉu cerbo-skanaĵo taŭgas kiel pruvilo?, Alla Katsnelson
Neŭroscienco en lernejoj: Inter miraĝo kaj miraklo, Florian Bayer
En Ĉinio, espero renaskiĝis por “Infanoj de la steloj”, Zhang Rong kaj Han Jisheng
Apartaj rubrikoj nerilataj al temo neŭroscienco en sama numero estis jenaj:
ZOMO: Sebastião Salgado: Amazono senvualigita
IDEOJ: Etika modo: Ĉu kreska tendenco aŭ malplena retoriko? Olivia Pinnock
NIA GASTO: Sergey Zimov: “Degelo de la tundro rekte minacas klimaton”, Intervjuo kun Sergey Zimov
PLI DETALE: La afrika kino: Industrio en plena kresko.
Referencoj
Vidu ankaŭ