Navizence (aŭ Navisence aŭ Navizance) estas svisa rivero, maldekstra alfluanto de Rodano.
Ĝi fontas el la Zinal-Glaĉero, je alteco de 1 900 m sur la malnova komunumo de Ayer (kiu, de 2006 integriĝis al nova komunumo Anniviers).
Ĝia ĉefa maldekstra alfluanto estas rivero Gougra, longa de 9 km, kiu fontas el la Moiry-Glaĉero, (alteco: 2 300 m). sur la malnova komunumo Grimentz (ankaŭ kiu integriĝis al Anniviers) Plej parto de ties akvokvanto estas uzata por produkti elektron; la plej grava akvobaraĵo estas la Baraĵo de Moiry.
Post 23 km, ĝi alfluas Rodanon apud la urbo Chippis.