La Naturparko Cabárceno estas zoologia parko en Kantabrio (norda Hispanio). La parko estas konata pro tio, ke ties bestoj vivas duonlibere, en grandampleksaj ejoj ne-kaĝaj. Ĝi estas en eksa ferminejo en la samnoma vilaĝo Cabárceno, en municipoPenagos, 15 km for de la regiona ĉefurbo Santandero. La parko apartenas al Cantur, publika turismo-entrepreno de la regiona Registaro de Kantabrio.
La parko havas du naturprotektajn funkciojn: konservado de minacataj specioj kaj naturmedia edukado. Aldone al bestaro, ankaŭ eblas iri laŭ botanikaj itineroj ofte proksimaj al la plej interesaj enparkaj lokoj.
Bildaro
Lamoj.
Eksmina rokaro.
Spektaĵo de marleonoj.
Ursoj.
Elefantoj.
Listo de bestoj
Jen kelkaj el la videblaj bestoj en la parko. La vorto indiĝena aperas interkrampe kun besto-raso tipa de Kantabrio.