La napoleona aŭ malnova katastro ankaŭ konata kiel la katastra plano de 1812, estis unueca kaj centra terpeca katastro kreita en Francio per leĝo de la 15-a de septembro1807, laŭ la « katastra tipo » antaŭe difinita la 2-an de novembro1802. Tiu homogena mapo eblis kolekti la informojn pri ĉirkaŭ 100 milionoj da terpecoj tra la tuta lando. Ĝi estis la plej frua jura kaj fiska ilo, kiu ebligis justan terimposton de ĉiuj civitanoj.[1]
La katastro daŭre validis ĝis la enkonduko de pli modernaj termezuraj teknikoj kaj estis fine reviziita de leĝo en 1930.
Referencoj
↑Clergeot, P. (2007). Cent millions de parcelles en France: 1807, un cadastre pour l'Empire. Publi-Topex.