La komunumo estis detruita fare de turkoj. En 1743 ĝi iĝis opidumo, post 2 jaroj katolika preĝejo omaĝe al Sankta Georgo konstruiĝis. Tiutempe la bienoj apartenis al familio Keglovich (kegloviĉ), kiuj konstruis ankaŭ kapelon kaj kastelon. La lasta nun estas urbodomo. Dum la reĝlando la komunumo estis distriktejo. La vilaĝo ricevis la urban rajton en 1989. Apud la komunumo okazis en 1849 granda venko de la hungara armeo kontraŭ aŭstroj.