Nagycenk situas laŭ la ĉefvojo inter Sopron kaj Győr kaj samtempe laŭ la ĉefvojo inter Sopron kaj Balatono, preteriras fervojo Sopron-Szombathely, krome fervojo Sopron-Győr estas ne tro for. Rigardinte la mapon oni konstatas, ke la grandvilaĝo estas kolo de "duoninsulo" Sopron.
Historio
Nagycenk estis loĝata dum la kuprepoko kaj bronzepoko, poste romianoj kaj avaroj loĝis tie. En 1750 konstruiĝis kastelo de familio Széchenyi kun parko. En la kastelo estas muzeo. En 1892 memstara vilaĝo Kiscenk (=eta Cenk) aliĝis al Nagycenk.
Post disiĝo de Aŭstrio-Hungario en 1918 mallarĝa koridoro de Okcidenta Hungario aldoniĝis al Aŭstrio. Aŭstroj malrapide komencis okupi la koridoron, sed en 1921 en vilaĝo Ágfalva bataleto okazis inter aŭstroj kaj hungaraj memservantoj. La aŭstroj retiriĝis, la hungaroj fondis bonusujon Lajta kaj proklamis sendependecon en Felsőőr. La efemera landeto uzis eĉ apartan poŝtmarkon. Fine en 1921 okazis plebiscito en Sopron kaj en kelke da najbaraj vilaĝoj. Rezulte Sopron kaj la proksimeco restis hungara (ankaŭ Nagycenk), la ceteraj koridorpartoj (tie ne estis plebiscito) iĝis aŭstra, bonusujo Lajta ĉesis.
Post 1945 konstruiĝis Fera Kurteno. La vilaĝo vivis en kvaranteno. En 1989 la fera kurteno ĉesis. Ekde 2008 la ŝtatlimoj inter Aŭstrio kaj Hungario ĉesis, pro ambaŭ landoj apartenas en internan parton de Eŭropa Unio aŭ de zono de Schengen.