La Nacia Parko Lago Manyara (svahileHifadhi ya Ziwa Manyara) estas protektita areo inter la regiono Arusha kaj regiono Manyara, en la afrika lando Tanzanio.[1] La plej granda parto de la parko estas mallarĝa strio sterniĝanta inter la muro de Rifto Gregory okcidenten kaj Lago Manyara, alkala lago, orienten.
La parko konsistas el 330 km² da aridaj teroj, arbaroj kaj la lago, kiu kovras ĝis ĉirkaŭ 240 km² dum la malseka sezono, sed preskaŭ malaperas dum la seka sezono.