Pli Nigra Ol La Nokto
|
filmo
|
Originala titolo
|
Más Negro Que La Noche
|
Originala lingvo
|
hispana
|
Kina aperdato
|
25-a de decembro 1975
|
Daŭro
|
96 minutoj
|
Ĝenro
|
Suspenso
|
Kameraado
|
Daniel López
|
Reĝisoro(j)
|
Carlos Enrique Taboada
|
Produktisto(j)
|
Alberto A. Ferrer
|
Scenaro
|
Carlos Enrique Taboada
|
Filmita en
|
Meksiko
|
Muziko de
|
Raúl Lavista
|
Rolantoj
|
Claudia Islas • Susana Dosamantes • Lucía Méndez • Helena Rojo • Pedro Armendáriz Jr.
|
Distribuo
|
CONACINE
|
IMDb
|
|
Más negro que la noche (esperante pli nigra ol la nokto) estas meksika supensa filmo de 1975 scenarita kaj reĝisorita de Carlos Enrique Taboada, kreinto de aliaj similaj filmoj kiel Hasta el viento tiene miedo (Inkluzive la vento timas), El libro de piedra (La Ŝtona Libro) kaj Veneno para las hadas (Veneno por la feinoj).
Rakonto
Kvar amikinoj decidas vivi kune en luksa domego kiun heredis Ofelia (Claudia Islas), la nevino de onklino Susana (Tamara Garina) kiu ĵus mortis. La nura kondiĉo estas, ke la nevino zorgu pri la nigra kato Bécquer, la amata hejmbesto de l' onklino. Post iuj tagoj, la kato aperas mistere mortinta en la kelo kaj, ekde tiu momento, strangaj aferoj ekkomencas en la domo.
Rolantaro
- Claudia Islas - Ofelia
- Susana Dosamantes - Aurora
- Helena Rojo - Pilar
- Lucía Méndez - Marta
- Alicia Palacios - Sofía
- Julián Pastor - Pedro
- Pedro Armendáriz Jr. - Roberto
- Tamara Garina - Onklino Susana
- Enrique Pontón - Notario
Versioj
Ekzistas du versioj de ĉi-filmo: la origina, aperinta en 1975, kaj alia pli nova aperinta en 2014.