La Muzeo de Flamenka Danco (hispaneMuseo del Baile Flamenco), estas muzeo en la Kvartalo Sankta Kruco, Sevilo, Andaluzio, Hispanio, inter la konata Placo Alfalfa kaj la katedralo. Preskaŭ la tuto de la muzeo estas dediĉita al arta fako ege populara en la kulturo de Andaluzio, nome la flamenka dancado. Vizitantoj el la tuta mondo venas koni deproksime la devenon kaj evoluon de jarcenta tradicio kaj kulturo.
La kreado de la Muzeo ŝuldas al iniciato de la sevila dancistino Cristina Hoyos. Oni rehabilitis konstruaĵon de la 18-a jarcento, kaj la Muzeo malfermiĝis la 7an de aprilo 2006. Temas pri kvar etaĝoj, kun tipa kelo. En la teretaĝo estas tipa andaluza korto, en kiu okazas foje spektakloj de flamenko, aŭ alitipaj se iel tio rilatas al flamenka danco.
En la diversaj salonoj estas informo kaj objektoj pri famaj flamenkaj dancistoj kiel Carmen Amaya, Antonio Gades, el Güito, Sara Baras, Mario Maya, kaj la propra Cristina Hoyos.