Muro de Aguas [MUro deAgŭas] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la sudorienta Komarko de Arnedo, ene de la komarkaro Malsupra Rioĥo, en la orienta triono de la regiono laŭ vertikala divido (orient-okcidente). La municipo enhavas ankaŭ la submunicipon Ambas Aguas, je 6,6 km.
Geografio
Muro de Aguas estas en montara areo, tre aparta loĝloko kiu havas komunikadon nur laŭ la regiona ŝoseo LR-487, kiu komunikas oriente kun Villarroya. Ĝi limas sude kun la provinco Sorio, kun limo ĉe la Montaro Aĉena. Norde estas la monto Alejandro Marzo León, kiu, kun alto de 1456 metroj, estas la plej alta pinto de la Montaro Peñalmonte. La municipa teritorio de Muro de Aguas limas kun tiuj de Arnedo kaj Préjano norde, kun Villarroya oriente, kun Cornago kaj San Pedro Manrique (provinco Sorio) sude kaj kun Enciso okcidente.
Historio
La origina loĝloko estis sur longa monteto kie nun estas restaĵoj de la kastelo, el kiuj multaj estis reuzitaj en la preĝejo de Sankta Maria. Du longaj paralelaj muroj fermis la nuran straton kun domoj ambaŭflanke, kio plejverŝajne rezultis en la loknomo. La ŝtonoj de la iama loĝloko estis uzitaj por konstrui kultiverojn kaj novajn domojn en la aktuala loĝloko.[1]
Ekde la Mezepoko oni ekspluatis minojn de pirito.[2] La 12an de Junio 1369, Muro de Aguas kaj Entrambas Aguas estis aligitaj al la Senjorlando de Kameroj. En la katastro de 1751 a 1754 la municipo aperis ankoraŭ ligita al la Senjorlando de Kameroj kaj havis 94 lokanojn (familiojn) kaj 16 vidvinojn. Post la malapero de la senjorlandoj, en 1811, ĝi akiris la titolon de villa ene de la provinco Sorio, ĝis la kreado de la provinco Logronjo la 30an de Novembro 1833.[3]
La rura elmigrado okazis ĝenerale en multaj apudaj loĝlokoj laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj estis terura ĉe Muro, kie oni malaltiĝis el 748 ĝis nunaj 67. Ambas Aguas aŭ Entrambas Aguas estas malgranda loĝloko apartenanta al tiu municipo. Distas ĉirkaŭ 6,6 km disde la municipa kerno kaj havas nur 6 loĝantojn.[4] Tie estas pirito kaj iknitoj.
Aktualo
La ekonomio estis bazata ĉefe sur la agrikulturo (cerealoj, migdalarboj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kelkaj kaproj). Krome estas rura turismo. Estas abelbredado kaj produktado de mielo, ĉar estas abundo de odorplantoj kaj fontoj. Estas tri fabrikoj, unu de kolbasoj (Embutidos Ismael), alia de senŝeligitaj ajloj (Ajopel), kaj unu de ŝuoj.
Vizitindaĵoj estas la preĝejo, ruinoj de iama preĝejo-kastelo, la ermitejo, fontano de 16 tuboj de la 18-a jarcento, rekonstruita en 1902, cilindra pilorio, krucmonumento de 1572, kaj naturaj lokoj, iknitoj ktp.
Bildoj
Fontano.
Pilorio.
Krucmonumento.
Iama preĝejo-kastelo.
Iama ermitejo.
Kuŝejo de iknitoj (dinosaŭrŝpuroj) Chorrón del Saltadero.