La Mueleja korto (germaneMühlhof) estas belega historia konstruaĵkomplekso kun arkoponteto en la urbocentro de Arnstadt (Längwitzer Straße nr. 11).
Historio
1560: unua mencio
1561: pro la situo ekster la urbomuroj la bieno ne estas damaĝita incendie
1672: ekposedis la vidino Dr. Schilta kaj kompanianoj
1684: la ĉambroservanto kaj ĉefkuiristo Johann Caspar Schröpfer akiris unu trionon
1689: Schröpfer akiris la apudajn ĝardenojn
1711: morto de Schröpfer
1711-1745: prizorgado fare de la vidvino de Schröpfer
1746: vendo de la domo kaj de la grundoj al Johann Christoph Hoffmann (artoĝardenisto)
1779: post la bankroto de la vidvino de Hoffmann akiris la tuton la Hospitalo Sanktaj Georgo kaj Jakobo; ekzistas jam la trialaro kaj la fojnejo/garbejo
1780: vendo
1784: posedanto estas la kortega ĉambristo Friedrich Alexander Rudolph
1891: posedanto estas la tanisto Christian Schmidt
1893: la tanejo translokitis en la alkonstruaĵon ĉe la okcidenta flanka alo
1900: la flanka alo estas plialtigita
1901: aĉetas la bienon Oskar Gräser kaj uzas ĝin kiel filio de sia bierfarejo
1903/04: la tanejo fermitis
1911: la korto estas uzata por kultivado (kun garbejo kaj staloj)
1915: konstruo de bovostalo kie estis la maŝinejo de la tanejo fare de la farmulo Oskar Gräser
1991: transdono de Mühlhof al la familio Klapproth fare de la geedzoj Gräser
1993: komenco de grandstila restaŭrado kun kreado de novaj loĝejoj kaj oficejoj
1994 (marto): fino de la 1-a rekonstrufazo
1994 (oktobro): fino de la 2-a rekonstrufazo kaj solena transdono de la loĝejoj far la landa konsilisto
1995 (oktobro): fino de la 3-a rekonstrufazo (ĉefa domo)
1996 (novembro): fino de la aranĝo de la ekstera zono