Moravia karsto estas karsta teritorio en meza Moravio kreita de devoniajkalkŝtonoj, kaj ĝi estas konsisto de geomorfologia tutaĵo de Drahana montetaro, situanta inter granodiorita Adamovská vrchovina (Adamovská-montetaro). Tio estas abunde vizitata turisma regiono kun karstaj aperaĵoj – profundaj karstaj kanjonoj kun montroj de temperatura inverto kaj vegetaĵinverto, kun mergriveroj, blindaj kaj duonblindaj valoj, grotoj kaj plataĵoj kun enborejoj, abismoj kaj raraj specioj de floro kaj faŭno. La karsta teritorio estas 24 km longa kaj preskaŭ 6 km larĝa. Moravian karston eblas pli detale dividigi en partojn norda, meza kaj suda. La tn. Suchdol-plataĵoj kreas la nordan parton, Rudice-plataĵoj kreas la mezan kaj Ochoz-plataĵoj poste la sudan.
Suchdol-plataĵoj en la norda parto de Moravia karsto konsistas el la tuta vico de partaj plataĵoj. En la karstaj plataĵoj entranĉiĝas precipe du ĉefaj fluoj – Sloup-rojo kaj Blanka akvo, kiuj respondecas pri estiĝo de la profundaj karstaj kanjonoj. Sloup-rojo ĉe vilaĝo Sloup perdiĝas en subteran grotsistemon, kies konsisto estas publike alireblaj Grotoj de Sloup-Ŝoŝuvka. Simile ankaŭ Blanka akvo trafalas sin en blinda valo sub Holštejn kaj sur supraĵo ĝi lasas sen akvo Sekan ravinon, ankaŭ kun vico da grotoj. Ambaŭ fluoj kuniĝas en la subterejo kreante riveron Punkva kaj ankaŭ plietaĝan grotsistemon, kies konsisto estas ankaŭ Grotoj de Punkva. En la grotsistemo estas kontaktita ankaŭ la fundo de 138,7 m profunda abismo Macoĥa, situanta en mallarĝiĝanta plataĵo inter ambaŭ ravinoj. Tiu ĉi plataĵo, nomiĝanta Insuleca, ŝanĝiĝas en Macoĥa-plataĵon kun abismo kaj direkte al la kontakto de ambaŭ ravinoj en mallarĝan montodorson Rostro.
Rudice-plataĵoj en la meza parto de Moravia karsto estas proksimume limigitaj per valoj de riveroj Punkva kaj Svitava. La plej ampleksa grotsistemo estiĝis en mergrivereto Jedovnický, kiu perdiĝas en subterejon.
En la suda parto de Moravia karsto, inter profundaj valoj de rivero Svitava kaj rivereto Říčka, situas Ochoz-plataĵoj, kreataj per plataĵoj Babická kaj Hádecká, reciproke apartigitaj per malaltaĵo nomata Řícmanicko-ochozská. Valo de Říčka sub Ochoz kun Groto de Ochoz kaj Pekárna estas la plej riĉa je grotoj.