La monumento konsistas el turo kun ronda ejo, al kiu oni iras per strukturo simila al ponto. La turo altas 40 metrojn proksimume. De ĝi oni povas rigardi vastan panoramon de la Golfo de Santandero, la marbordo de Kantabrio kaj la montaro Picos de Europa. Apud la monumento oni konstruis televidan ripetilon.
En la monumento estas plato kun tiu ĉi solena mesaĝo:[1]
„ La Provinca Deputitaro de Santandero dediĉas tiun ĉi monumenton inter la ĉielo kaj la maro al la gloro de nia Mararmeo kaj niaj elmigrintoj. Kiel ĝis nun, Dio ĉiam plu lumigu la vojon de la hispanaj ŝipoj tra la tutaj maroj kaj animu la esperojn de homoj elirintaj sian Patrujon por trabati al si vojon en la mondon. Sciu maranoj kaj indjanoj, ekde via loko en Historio, kiel Pero Niño kaj Juan de la Cosa, ke: en apogeo de plena boneco, kiel Valdecilla aŭ Comillas, aŭ nekonatoj en la senfama posteno de plenumita devo aŭ neatingita celo, via dolĉa Kantabrio ĉiam prezentos al vi la apertajn brakojn de siaj montoj kaj la bonvolan lulon de siaj marondoj. ”
En majo 2007 oni instalis senluman kameron. Ĝi havas areon de 23 kvadrataj metroj kaj en ĝi povas samtempe esti 58 homoj. Ankaŭ en 2007 oni malfermis novan restoracion (en la unua inaŭguro de la monumento ankaŭ estis restoracio, sed post iom da tempo ĝi malaperis).