Monumento Zákřovský Žalov estas monumento de tragedio el fino de la Dua Mondmilito establita la 31-an de oktobro 1949 en arbaro ĉe Kyjanice proksime de Velký Újezd (en distrikto Olomouc) omaĝe de 19 brulmortigitaj loĝantoj de vilaĝo Zákřov pro onidira subteno de partizanoj. La monumento bildigas virinon lamentanta pro sorto de viktimoj de tiu ĉi tragedio. Tiujn rememorigas ankaŭ naŭdek tilioj plantitaj en duoncirklo malantaŭ la monumento kaj skribaĵo por memoro: "Ni donis la vivon – vi donu la amon!". Aŭtoroj de la monumento estas profesoro de Universitato de Palacký en Olomouc Vladimír Navrátil kaj arkitekto Lubomír Šlapeta.