La montaro estas formata de du montoj, nome Pinar kaj Matas, ambaŭ de publika utilo kaj apartenantaj al la institucio Organismo Autónomo Parques Nacionales, kiu administras ĝin pere de la Centro Montes y Aserradero de Valsaín.
Ene de ties limoj, estas tri distrejoj por disvastigo de la naturaj valoroj. Tiuj estas jenaj: Boca de Asno, kun centro de interpretado, Los Asientos kaj El Robledo.